Kion Esperanto ofertas al Oceanoj?
- hobion,
- komercan eblecon,
- vocxon kaj informon,
- artajn senpagagxojn kaj montrejon kaj
- helpilojn por interkultura edukado.
La unua servo enhavos ligojn al kursoj
, asocioj, korespondoservo,
libroservo,
muziko, tradukaj servoj, kaj helpemaj homoj.
Por helpi nin arangxi cxi tion plej utile, ni kondukas baloton pri
la lingvoj uzataj en oceanio, kiuj lingvoj
vi uzas?
La dua servo estas internaciaj flavaj pagxoj
por Oceanoj.
Vi rajtas mem listigi por reklami viajn komercojn al la grupo per ia
lingvo (sed kompreneble Esperanto estos plej utila en tia forumo).
Tiu servo utilos al homoj kiuj jam havas retlokon, sed deziras pli da
vizitantoj, aux homoj kiuj ne havas propran cxeestecon en la interreto.
Retgrupojn pri turismo
kaj komerco per Esperanto,
atendas vian partoprenon.
La tria ankaux uzos ‘viki’ teknologion per tiu vi povas skribi kaj kontribui
viajn pensojn kaj informojn.
Gxi estas sapskatolo por vi paroli
pri kio ajn gravas laux vi.
Ankaux jen komunuma kalendaro
por reklami eventojn en Oceanio.
La kvara servo estas senpagagxoj: electronikaj posxtkartoj
(tiel e-cards.com) kaj elementoj por kreii retlokojn.
Ni invitas la kontribuojn de fotistoj,
artistoj, muzikistoj aux poetoj, montru vian laboron kaj ricevu mendojn
por viaj aliaj verkoj!
Fine, ni invitas vin eksplori interkulturan edukadon per la Virtuala Lernejo' Tibor Sekeli' kie vi trovos mapojn, intrumaterialojn, ligojn al lernejojn, fotojn kaj korespondajn eblecojn.
Sendube la koncepto evoluos pli sed mi esperas ke tio cxi suficxas por alogi vian partoprenon en nia Oceania komunumo kaj invitas viajn helpon kaj komentojn.por ke gxi dauxre plibonigxos.
Amike,
Penny